Du er her:  Forsiden >> sn.dk>> Lokal>> Halsnæs
10. februar 2012
Li ensucxis Esperanton kun la patrina lakto
Peter Weide denaske lernis Esperanton kaj dauxre batalas por krei pli da atento pri tiu lingvo, kiu laux li estas la plej konvena kiel mondlingvo.

Halsnæs - 30. januar 2010 06:00
Print artiklen Tip os Tip en ven Del på facebook

Send artiklen Li ensucxis Esperanton kun la patrina lakto til din ven.

Modtagerens email *:
Din e-mail *:
Dit navn *:
Evt. kommentar:

*) skal udfyldes.

Indskriv din e-mailadresse og bliv informeret om opdateringer af denne og lignende artikler via mail.
E-mailadresse:

Li ensucxis Esperanton kun la patrina lakto

1 har anbefalet denne artikel
Melby: En Melby logxas la iama instruisto Peter Weide. Li estas unu el la malmultaj mil homoj en la mondo, kiuj havas Esperanton kiel gepatran lingvon. Vivanta en Germanujo de sia frua infanagxo, li de sia patro denaske lernis paroli flue Esperanton, kiu inter siaj adeptoj jam delonge estas elektita farigxi mondlingvo, kiu helpus forigi lingvajn barojn kaj krei pli da komuneco en "la mondvasta vilagxo".

Tiu celo ankoraux longe ne estos atingita. Tutmonde estas nur kelkaj milionoj, kiuj regas la lingvon, kaj tio cxagrenigas Peter Weide, kiu mem instruas gxin. En 1998 li translokigxis al Melby de Hamburgo, li instruis Esperanton dum 40 jaroj kaj en Danlando estas inter la spertuloj.

-Kiam homoj diras, ke Esperanto ne estas mondvaste parolata, tiam tio estas eraro. Mi povas trovi esperantoparolantojn en la tuta mondo, konstatas Peter Weide, tamen cedante, ke oni devas sercxi ilin.

Li mem parolas la lingvon flue kaj malfacile eltenas la ofte iom kasxite aperantan ridindigon, kiam oni komencas paroli pri la neceso de mondlingvo kia estas ekzemple Esperanto.

- Tion mi speciale rimarkas en Danlando. Cxi tie cxiuj opinias, ke se nur oni regas la anglan, oni nenie renkontos lingvajn problemojn. Granda miskompreno!, li asertas kun rideto kaj atentigas, ke multaj kaj germanoj kaj francoj kaj hispanoj kaj cxinoj konsentas kun li.

Li cedas, ke por Esperanto hodiaux ankoraux estas longa vojo al la dekomenca celo esti la mondlingvo.

- La hodiauxa mondo bedauxrinde ne vidas la bezonon je Esperanto, sed ni cxi tie en Danlando damagxas al ni mem koncentrigxante tiom pri la angla, li diras kaj montras esploron, kiu evidentigas, ke la angla estas tiom malfacile lernebla, ke gxi certe estas cxio alia ol la optimuma kiel ebla mondlingvo.

- Se la angla ne estas via gepatra lingvo, vi auxtomate staras en malavantagxa pozicio. Tial Esperanto estas multe pli bona. Gxi estas nekredeble facile lernebla, se oni uzas nur kelkajn horojn semajne, oni povas lerni gxin en la dauxro de duonjaro, li certigas.

Unu el la grandaj avantagxoj de Esperanto laux Peter Weide estas la fakto, ke la lingvo estas demokrateca.

- Esperanto strebas konservi la nunajn lingvojn, dum la angla estas la plej granda lingvomortiganto, kiu ekzistas, cxar ekonomiaj interesoj kauxzas, ke la grandaj angleparolantaj sxtatoj povas trudi al la aliaj devi lerni la anglan kaj per tio malfortigi la naciajn lingvojn. Esperanto ne havas komercajn interesojn.

Li ankaux substrekas, ke Esperanto donas bonajn eblecojn por sperti kulturajn travivajxojn, kaj ke oni helpe de gvidlibroj povas trovi esperantistojn mondvaste.

Cxe www.sn.dk eblas trovi tradukon de cxi tiu artikolo en Esperanton.

Tradukis Peter Weide

Tilbage til forsiden  >> sn.dk >> Lokal >> Halsnæs



SN.dk - Nyhedsbrev

SN.dk - Nyhedsbrev

Tilvalg: (2 nyheder per kategori)

Sjælland
Danmark
Verden
Sport
Biler
Allerød
Egedal
Faxe
Fredensborg
Frederikssund
Furesø
Greve
Gribskov
Halsnæs
Helsingør
Hillerød
Holbæk
Høje-Taastrup
Hørsholm
Ishøj
Kalundborg
Køge
Lejre
Næstved
Ringsted
Roskilde
Rudersdal
Slagelse
Solrød
Sorø
Stevns
Vordingborg

Hvornår vil du modtage nyhedsbrevet

07.30 14.30

Jeg accepterer vilkårene for at modtage SN.dk nyhedsbrevet.

Kontakt redaktionen
Tip os
Del din historie eller billeder med sn.dk